Kiel Fartas Vi (Como vai você)

Komponis: Antonio Marcos
Kantas portugale: Antonio Marcos, Roberto Carlos kaj Aliaj
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos

Kiel fartas vi,
Mi bezonas scii pri via vivo,
Mi vin petas rakonti pri via tago,
Ĵus noktiĝis kaj mi bezonas scii nur

Kiel fartas vi,
Kiu malaperis ja el mia vivo,
Kial’ de mia pac’ jam forgesita,
Ju pli mi amas vin des malpli amas min.

Jen la amdezir’ por vi fortigas min.
Mi volas mateniĝi ĉirkaŭ vi.
Penige la feliĉon serĉas mi
Jen la tempo povas disigi nin du.
Ne flanken lasu la valora viv’,
Mi bezonas scii nur,
Kiel fartas vi